书籍介绍
La libro estas riĉa kolekto kaj scienca klasifiko de (ĉ. 40 tipoj da) vortludoj. La aŭtoro ne nur kolektis kaj grupigis ilin donante ilian difinon, sed ankaŭ liveris multajn amuzajn ekzemplojn el literaturaj verkoj, ŝercoj kaj aliaj humuraĵoj, E-o kulturo kaj movado, gazetaj artikoloj kaj ĉiutaga lingvaĵo. Vidu la detalan enhavtabelon. La libro povas esti interesa materialo ne nur por scienc(em)uloj sed ankaŭ por laikoj, kiuj interesiĝas pri esprimebloj, deveno de diraĵoj. Instruistoj kaj kursgvidantoj speciale bone povas uzi la riĉan kolekton. Ĝi mendeblas ĉe UEA (15 eŭroj) kaj ankaŭ ĉe la aŭtoro mem kontraŭ 150 rub. + pakaĵo + afranko 35 rub., entute 185 rub.).